• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-04-13 17:08:21    
Vojaĝo al Ĉina Filma Muzeo(foto)

cri

La Filma Muzeo havas 20 ekspoziciejojn, kiuj estas divititaj en du zonojn, la zonon de ekspozicio kaj tiun de la foiro. La zono de foiro konsistas el inventado de filmo, dublado, truko kaj infana filmo. La plej altira estas tio, ke vizitantoj povas iel sperti ion el filmoj, kaj tio ankaŭ estas neofta en aliaj filmaj muzeoj.

(sono 3 eksplikistino)

"Bonvole vidu, tiu sceno imitas pafadon al homoj en la filmo, nun ni invitu iun knabon provi ĝin."

Kiam oni fotas militfilmon, aktoroj ofte alportas iujn dinamitajn saketojn kaj malsamtipajn plasmajn saketojn. Kiam eksplodas la dinamitaj saketoj, la plasmo elŝprucas, tio povas imiti la scenon de pafado. Spektantoj povas persone uzi modelan pafilon por pafi falsan homon kun plasmaj saketoj.

(sono 4 sono de pafado)

Iu knabo Wang Chaohua, kiu ĵus provis la pafadon, ekscitite diris:

(sono 5 Wang Chaohua)

"Mi pensas, ke tio estas tre interesa, mi ankaŭ ŝatas la scenon imitantan submaran fotografadon. Cetere, apud iuj konigo de la filmoj, oni ankaŭ elsendas koncernajn filmojn. Per tio ni povas rekte spekti la filmojn. Tio estas altireca aranĝo."

Imita sceno de iu filmo

En la Ĉina Filma Muzeo, la vizitantoj ne nur propre spertas pafadon, dubladon kaj muntadon, sed ankaŭ povas koni la produktan manieron de akustiko de filmoj. Do, aŭskultu! Ĉu vi povas diveni kiamaniere oni produktas la menciitan akustikon?

(sono 6 akustikoj de vento, ĉevalkuro, kuirado, tondro, pluvfalo kaj marondo)

Nekredeble, akustiko de vento estis produktita per dika ŝtofo; ĉevalkuro, per ledbovlo; kuirado, per plasto; tondro, per maldika ferlado; pluvfalo, per ventumilo; kaj marondo, per sojfabo en polvujo. Ni devas admiri la mirindecon de filmoj!

1 2 3