• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-04-13 17:08:21    
Vojaĝo al Ĉina Filma Muzeo(foto)

cri

Eksplikistino diris al ni, ke kvankam ŝi laboris tie ne longe, tamen ju pli farante eksplikadon de filmoj, des pli ŝi konas kaj amas ĉinajn filmojn.

(sono 7 eksplikistino)

"Mi pli kaj pli multe konas kaj amas ĉinajn filmojn. Antaŭe mi preferis rigardi eksterlandajn filmojn, tamen post la detala konigo de ĉinajn filmoj, mi plimulte zorgas, atentas kaj amas ilin."

Krom la zono de foiro, troviĝas ankaŭ zono de ekspozicio, kiu registras historion de ĉinaj filmoj. Ĝi konsistas el preluda halo kaj la unua halo ĝis la deka halo por ekspozicii centjaran historion de ĉina filmo kaj frukton de filmaj artistoj. En unu el la haloj, troviĝas ankaŭ malgrandaj argilmodlaĵoj de herooj en famaj filmoj. Promenante en la halo, ni konis Zhang Zeyu, kiu faras foton al sia idola argilmodlaĵo. Li diris al ni, ke li estas amatoro de filmo kaj havas profundan impreson pri tiu ĉi muzeo. Li diris,

(sono 8 Zhang Zeyu)

"Ĉi tiu muzeo atestas historion de ĉina filmo kaj konigis al mi multe. Ekzemple procezo de miaj ŝatataj filmsteloj kaj direktantoj, mi estas klerigita pri tio. Mi fieras, ke ĉina filmo progresas en nuntempa stato, kaj en la estonteco, mi kompreneble daŭrigos mian subtenon al ĉina filmo kiel antaŭe."

Inter la vizitantoj, ni trovis ankaŭ familion Scauez, kiu venas el norda Germanio. La patro Eckhard Schulz ekscitite diris al ni,

(sono 9 Eckhard Schulz )

"Antaŭ ol veni al la mezeo, mi ankoraŭ ne sciis, ke ĝi estas la plej granda filma muzeo de la mondo. Tamen nun mi jam rimarkis pri tio. La muzeo estas bone desegnita, vizitantoj sentas komforton kaj ĝojon. Ĉar mi tre interesiĝas pri kulturo kaj historio de filmoj, do, hodiaŭ kun miaj familianoj, mi venas ĉi tien por koni evoluadon de ĉinaj filmoj. Tamen vizitinte la muzeon, mi rimarkis, ke troviĝas malmulte da ĉinaj filmoj en internacia merkato, kaj eble oni havas nejustan takson pri ĉinaj filmoj, tamen mi ne, kaj mi daŭre zorgos pri ili en la estonteco."

Meze de la vizitantoj de la Ĉina Filma Muzeo, troviĝas infanoj, plenkreskuloj, fremdlandaj amikoj, kaj laŭ konigo de la eksplikistino, ni konis kortuŝan aferon de iuj maljunaj vizitantoj, kiuj aĝas pli ol 80 jarojn.

(sono 10 eksplikistino )

"Iu maljunulino emas viziti la muzeon, eĉ sidante en radseĝo. Eble la fotoj kaj ekspoziciaj aĵoj de antikvaj filmoj rememorigas al ŝi la paseojn, ŝi aŭ ĝoje aŭ triste ploregis. Tio ege skuis kaj kortuŝis min."

Filmo registras ne nur diversajn rakontojn, sed ankaŭ karakterizaĵojn de iu periodo, diversajn memoraĵojn de diversaj homoj, kaj akompanas kreskadon de generacio post generacio.

Ĉina filmo jam pasigis centjaran historion kaj en la internacia merkato pli kaj pli famiĝas kaj senĉese maturiĝas. La Ĉina Filma Muzeo ja registras kreskadon de ĉina filmo, kaj estas la plej bona atestejo de ĝi.

Karaj aŭskultantoj, se vi interesiĝas pri la Ĉina Filma Muzeo, la plej granda speciala muzeo de filmo tra la tuta mondo, bonvole vizitu kaj propre spertu centjaran historion de ĉina filmo. Karaj aŭskultantoj, nun ni finu ĉi-fojan programeron, koran dankon pro via aŭskulto!


1 2 3