• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-04-26 09:41:55    
Defendanto de aŭta sendependa marko, Biyadi

cri
Akcia limigita korporacio Biyadi fondiĝis en 1995, komence ĝi havis nur pli ol 20 laborantojn. En 2003, ĝi fariĝis la tutmonda 2-a granda fabriko pri akumulatoro. Kiam ĝi vigle disvolviĝas sur la kampo de fabrikado de akumulatoro, ĝi decidis eniri en la fabrikadon de aŭto. Kial la korporacio Biyadi faris tiun decidon? Kaj kiel ĝia fabrikado de aŭto disvolviĝas nun?

En 2003, kiam Biyadi okupis la duan grandan merkatan proporcion de la tuta mondo, ĝi subite publikigis la informon, ke ĝi komencos produkti aŭtojn. En marto de 2003, aĉetinte la xi'an-an aŭtan limigitan korporacion Qinchuan, Biyadi oficiale eniris en la fakon de fabrikado de aŭto, sed ĉi tiu ago estis ne konfirmita de multaj investantoj. En 2 tagoj, la akcia prezo de Biyadi malpliiĝis 30%. Alfrontante tion, Biyadi ne retiriĝis, ĉar ĝi jam faris konkretan analizon kaj havas memfidon iri en la novan fakon. Sinjoro Xia Zhibing, ĝenerala direktoro de aŭta venda limigita korporacio Biyadi, travivis tiujn tagojn. Parolante pri la decido pri eniro en la fakon, li diris:

"Tiam, nia afero pri produktado de akumulatoro jam akiris bonan atingon kaj bone disvolviĝas, tial ni esperis serĉi novan evoluan spacon. La nova spaco devas havi grandan merkatan perspektivon kaj samtempe povas sin kunligi kun nia supereco en la produktado de akumulatoro. Laŭ nia antaŭkalkulo, la estonta aŭta merkato estas la merkato de elektroaŭtoj, la nunaj popularaj aŭtoj bezonas petrolon, senellasa kaj senpolucia elektroaŭto estas la estonta evolua tendenco, kaj la kerna konkurenco de elektroaŭto kuŝas en akumulatoro, sendube, fabrikado de aŭtoj konformas al ni kaj sur la kampo ni povas ludi nian superecon en akumulatoro."

Kun la racia analizo, Biyadi marŝis je firmaj paŝoj. Do, kian aŭton Biyadi produktos por okupi la merkaton? Pri la problemo, sinjoro Xia Zhibing diris, ke malgraŭ fakecoj, la kvalito de produktoj estas ŝlosila por okupi la merkaton. Ĉinoj bezonas ĉi tian aŭton, ke ĝia prezo estu malmultekosta, dum la kvalito bona.

"Tiam, per kia aŭto por eniri en la merkaton, ni faris enketon. Laŭ la enketo, se ni eniros en la merkaton per malaltnivelaj produktoj, tio ne povos kontentigi postulon de konsumantoj pri marko, nek utilos al establigo de nia marka figuro. Se ni eniros en la merkaton per altnivelaj produktoj, la prezo estos ne akceptata de ordinaraj konsumantoj. Ni celas produkti aŭtojn por ordinaraj ĉinoj, sed ne produkti plej multekostan aŭton."

1 2 3