• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-04-26 09:41:55    
Defendanto de aŭta sendependa marko, Biyadi

cri

Nun, ne nur en la ĉina merkato, sed ankaŭ en transmara merkato, aŭtoj de Biyadi estas ŝatataj de konsumantoj. Nun ĝiaj aŭtoj jam estis eksportataj al Rusio, Sirio, Malajzio kaj Portugalio, la nombro de ĝiaj laborantoj en la tuta mondo jam superis 80 mil kaj la merkata valoro de la korporacio Biyadi jam superis 15 miliardojn da juanoj.

Krom atingo en la aŭta tradicia kampo, de komence ĝis nun, Biyadi ĉiam ne ĉesigis sian esploron kaj ekspluaton sur la kampo de elektroaŭto. 4 jaroj pasis, nun Biyadi jam akiris fruktojn sur la kampo. Sinjoro Xia Zhibing konigis:

"Nun, en niaj bazoj en Shenzhen, Ŝanhajo kaj Pekino, ni jam establis nian akumulatoroŝargan stacion de elektroaŭtoj kaj komencis fari veturigan eksperimenton pri elektroaŭto."

Laŭ konigo, post ŝargo de akumulatoro, elektroaŭto de Biyadi povas veturi je 350 kilometroj kaj necesas nur 20 minutoj por la akumulatoron ŝargi je 80%. Post 3 tagoj la elektroaŭto estos vendata en la merakto.

Per sendependaj kreo, ekspluato kaj esploro, Biyadi firme staras en la merkato. Parolante pri la estonteco sinjoro Xia Zhibing diris kun plena memfido:

"En la kuranta jaro en la ĉina merkato, duobliĝos la venda kvanto je 60 mil, en la estontaj 3 jaroj, nia venda kvanto atingos 250 mil. Samtempe, la transmara merkato estas nia granda merkato, ni volas produkti niajn aŭtojn internaciaj aŭtoj."


1 2 3