china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

(foto)Hu Jintao respektive intervidiĝis kun gvidantoj de Hindio, Niĝerio, Suda Afriko, Meksikio kaj Senergio
(GMT+08:00) 2007-06-08 16:58:02

En la 7-a de junio en Berlino, ĉefurbo de Germanio, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao, kiu nun partoprenas en la Interparola Konferenco inter Grupo 8 kaj evoluantaj landoj, respektive intervidiĝis kun hinda ĉefministro Manmohan Singh, niĝeria prezidento Umaru Yar'Adua, sudafrika prezidento Thabo Mbeki, meksikia prezidento Felipe Calderon kaj senergia prezidento Abdoulaye Wade.

Intervidiĝante kun hinda ĉefministro Manmohan Singh, Hu Jintao esprimis, ke evoluado de rilatoj inter Ĉinio kaj Hindio havas gravan kaj profundan signifon ne nur por la regiono, sed ankaŭ por la tuta mondo. Frue solvi la landliman problemon, restantan el la historio, estas komuna strategia celo inter Ĉinio kaj Hindio.

Intervidiĝante kun niĝeria prezidento Umaru Yar'Adua, Hu Jintao esprimis, ke Ĉinio volontas plifortigi akordon kaj kunlaboron kun Niĝerio en solvado de regiona varmpunkta problemo, kontraŭterorismo, homrajto kaj aliaj gravaj internaciaj problemoj, kaj kune garantii laŭleĝajn profitojn de evoluantaj landoj.

La grupa intervidiĝo

En la sama tago en Berlino, Hu Jintao ankaŭ faris grupan intervidiĝon kun invitita gvidantoj de Hindio, Brazilo, Sudafriko, kaj Meksiko. La kvinlandaj gvidantoj ŝanĝis opiniojn pri klimata ŝanĝiĝo, komuna alfronto al ekonomia tutmondiĝo, Dohaa intertrakto, akcelo al disvolva rapideco de evoluantaj landoj kaj aliaj problemoj, kaj atingis komunajn konojn.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
8g
v Pinta Konferenco de Grupo 8 atingis multajn atingojn 2007-06-08 16:07:00
v (foto)Hu Jintao atingis Berlinon kaj ĉeestos al dialogo inter G8 kaj gvidantoj de evoluantaj landoj 2007-06-07 11:21:43
v (foto)Inaŭguriĝis Pinta Konferenco de Grupo 8 2007-06-07 09:42:54
v Usono ne cedos rilate al deviga redukto de ellaso de forceja gaso 2007-06-07 09:25:39
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040