En la lastaj tagoj, iuj eksteraj amaskomunikiloj publikigis artikolojn, kritikante "tibetan sendependiĝon" kaj farante introspekton al koncernaj sintenoj de la okcidentaj landoj kaj amaskomunikiloj.
La 18-an de aprilo, la hongkong-a ĵurnalo Xingdao Ribao raportis, ke lastatempe prezidanto de Tibeta Junulara Kongreso Tsewang Rigzin deklaris kiel eble plej frue realigi sendependiĝon de Tibeto per ĉia kosto, inkluzive de memmortiga atako kaj aliaj perfortaj rimedoj.
Speciala kolumnisto de la brita ĵurnalo Guardian Seumas Milne publikigis komentarion, dirante, ke usonaj kaj eǔropaj amaskomunikiloj forte reagis al la tibeta problemo, sed ignoris seriozajn konfliktojn okazintajn en aliaj lokoj de la mondo. Tio estas la problemo ne nur de hipokriteco kaj duobla kriterio, sed ankaǔ de tio, ke la envolviĝo de kelkaj okcidentaj landoj faris decidan rolon rilate tiun problemon. Li montris, ke okcidentaj grandaj landoj ĉesigu sian intervenadon. |