La 18-an de aprilo en Ŝanhajo, akceptante intervjuon, franca entreprenisto Paul Dubrule esprimis, ke la sperto de 3-monata biciklado tra Tibeto komplete ŝanĝis lian antaǔan vidpunkton pri Tibeto. Li konas Tibeton pli ol tiuj francaj amaskomunikiloj, kiuj neniam estis en Tibeto sed nun multe parolas pri ĝi.
Paul Dubrule diris, ke antaǔ ol iri al Tibeto, li, kiel multaj okcidentanoj, opiniis, ke Tibeto estas subpremata de Ĉinio. Enirinte Tibeton, li vidis, ke la ĉina registaro investis kaj konstruigis grandan kvanton da lernejoj, hospitaloj, elektrostacioj, flughavenoj, precipe ŝoseoj. Tio montras, ke la ĉina registaro nur volas helpi Tibeton disvolvi ekonomion kaj plibonigi la vivon de popolanoj. |