La 20-an de aprilo, franca ĵurnalo "La Ĵurnalo por Dimanĉo" publikigis intervjuon al prezidanto de franca korporacio Jose Luis Duran kaj en la artikolo, li diris, ke Carrefour neniam finance subtenas secesian forton intencantan sendependigi Tibeton. Li samtempe klare esprimis oponon kontraŭ bojkoti Pekinajn Olimpikojn.
Jose Luis Duran diris, ke li pleje firme neis tiel nomatan onidiron, ke Carrefour finance subtenas Dalai-lamaon kaj la onidiro ne havas bazon, la korporacio Carrefour neniam rekte aŭ pere liveras subtenon al ajnaj politikaj kaj religiaj aktivadoj. |