La 18-an de aprilo, 75-jara veterana monaĥo Losang Chosphel de la Monaĥejo Sera en Lasao esprimis, ke tre malmultaj monaĥoj partoprenis en la serioza perforta krimado en la 14-a de marto. Tio forte doloras lian koron.
Losang Chosphel diris, ke la tibeta budaismo ĉiam havas la tradicion de patriotismo kaj amo al Budaismo. Historie plejparto de la Dalai- kaj Panchan-lamaoj protektis la unuecon de la patrolando kaj subtenis la politikojn de la centra registaro al Tibeto.
Vivbudho Ngawang Dongjog de la Monaĥejo Drepung diris, ke en la lastaj jaroj aperis iuj problemoj en la Monaĥejo Drepung pro tio, ke ĝi estis la monaĥejo de Dalai-lamao, kaj ke la okcidentaj kontraǔ-ĉiniaj fortoj intervenis kaj penetriĝis en la monaĥejon. |