La 18-an ĉi-monate en la gazetara konferenco, vicestro de la Lasaa Publik-sekureca Buroo s-ro Jiang Zaiping konigis, ke sume 365 kriminalaj suspektatoj partoprenintaj en la perforta evento de batado, frakasado, rabado kaj bruligado la 14-an de marto en Lasao sin denuncis al la polico.
Laǔ konigo de s-ro Jiang Zaiping, inter tiuj 365 suspektatoj, iuj estis la organizantoj de la krima evento, aliaj estis la plenumantoj de la krimado, sed plejpartaj de ili trompite aǔ devigite partoprenis en la evento. |