La ĵurnalo Renmin Ribao eldonita en la 21-a de aprilo publikigis artikolon, malkaŝantan mensogojn faritajn de la Dailai-kliko lastatempe.
Unue, la agentejo de Dailai-kliko en Aŭstralio publikigis tiel nomatan liston de 40 mortintoj en la evento de la 14-a de marto en Lasao. Tamen en la listo iuj nomoj ne havas enketan kondiĉon kaj iuj ne koincidas kun realaj personoj.
Due, Dalai diris, ke Ĉinio kamuflis armeanojn kiel lamaojn por krei la scenon, ke tibetanoj instigas tumulton. Ankaŭ iuj tiel nomataj "fotoj" atestas tion. Enketo montras, ke tiuj fotoj de oficiroj kaj soldatoj estis faritaj en filmado en 2001.
Trie, Dalai esprimis, ke frakasado al bankoj en la evento de la 14-a de marto en Lasao celas haltigi monasignon de centra registaro. Tamen enketo montras, ke la monasigno estas por aparta inĝenieriaĵo. La aserto de Dailai estas tute senbaza.
Kvare, Dalai esprimis, ke butikoj bruligitaj en la evento plejparte estas obscenaj lokoj. Enketo pruvas, ke tio absolute estas kalumnio.
La artikolo diras, ke tiuj mensogoj hava apartan trompecon al la homoj, kiuj ne konas Ĉinion kaj ne scias realan staton. |