La 7-an de majo, ĵurnalo Renmin Ribao publikigis artikolon. La artikolo montras, ke la Dalai-kliko havos elirejon se ĝi ĉesigos secesion.
La artikolo diras, ke homoj inkluzive de budaistoj havas sian patrolandon. Patrolando ĉiam estas anima hejmloko de ĉiuj. Qinghai-Tibeta Altebenaĵo estas komuna hejmloko de diversaj naciecoj. Deantikvece Tibeto estas nedisigebla parto de Ĉinio kaj Tibeto ĉiam estas sub regado de centra regpotenco. Tio estas nerefutebla historia fakto kaj ankaŭ estas agnoskata de ĉinaj gefiloj inkluzive de tibetanoj.
La artikolo montras, ke ŝtata suvereneco kaj teritoria integreco estas bazaj interesoj de la ĉina nacio. Ajna porpledo por secesii la ŝtaton suferos oponon de tutlandaj popolanoj. Historio jam pruvas, ke intenco por secesii la ŝtaton ne povas atingi sian celon, ankaŭ ne havas elirejon kaj certe fiaskos. |