Post okazo de la forta tertremo en Wenchuan, gubernio de Sichuan-provinco, sudokcidenta Ĉinio, preĝo kaj monkontribuo de diversaj temploj kaj erudiciuloj de religia rondo de Tibeta Aŭtonoma Regiono ĉiam daŭras. Ĝis nun, religia rondo de Tibeta Aŭtonoma Regiono jam monkontribuis al la trafitaj lokoj de Sichuan-provinco 1, 17 milionojn da juanoj de renminbi.
Laŭ konigo, post la forta tertremo, temploj en diversaj regionoj de Tibeto sinsekve okazigis agadojn por preĝi kaj legi sutrojn al mortintoj en la trafitaj lokoj. Ankaŭ bonzoj memvole faris monkontribuon al samlandanoj en la trafitaj lokoj. |