En la 8-a de junio, helpaj materialoj de Tunizio kaj Japanio al ĉinaj trafitaj lokoj pro tertremo en gubernio Wenchuan, jam atingis Chengdu, ĉefurbon de Sichuan-provinco, sudokcidenta Ĉinio.
Laŭ informo de ĉina Eksterafera Ministerio, la helpaj materialoj de Tunizio estas 500 tendoj kun la pezo de 58 tunoj.
Iu sendita delegacio de Japanio alportis helpajn materialojn je la kosto de pli ol 32 milionoj da jenoj. Laŭ konigo, la helpaj materialoj konsistas el grandaj milituzaj tendoj, tujmanĝeblaj nudeloj, globkrajonoj, notlibroj, kotonaj gantoj kaj aliaj. |