La 31-an de januaro laǔ la loka tempo, ĉina ĉefministro Wen Jiabao finis sian oficialan viziton en Hispanio, forlasis Madridon kaj daǔrigis sian "vojaĝon de konfido" al Britio.
Ĉi-foja vizito al Hispanio estis farita de ĉina ĉefministro post 17 jaroj. Dum la vizito Wen Jiabao intervidiĝis respektive kun hispanaj ĉefministro Jose Luis Rodriguez Zapatero kaj reĝo Juan Carlos I. La dulandaj gvidantoj emfazis plifortigi kunlaboron en traktado de la internacia financa krizo kaj pluapaŝe antaǔenpuŝos la plenampleksajn strategiajn partnerajn rilatojn inter Ĉinio kaj Hispanio. Jose Luis Rodriguez Zapatero esprimis, ke Hispanio daǔre praktikos la politikon pri unu Ĉinio kaj daǔre aktive puŝos la rilatojn inter Ĉinio kaj Eǔropo disvolviĝi antaǔen.
Dum la vizito la du flankoj subskribis plurajn kunlaborajn dokumentojn. |