La 30-an de januaro laŭ la loka tempo, ĉina ĉefministro Wen Jiabao atingis Madridon kaj invitite komencis oficialan viziton al Hispanio. Tio estas 1-a vizito de ĉina ĉefministro en pasintaj 17 jaroj. Malfrue de tiu tago, hispana ĉefministro Jose Luis Rodriguez Zapatero faris interparolon kun Wen Jiabao. La du flankoj emfazis fortigi kunlaboron por respondi al la internacia financa krizo kaj pluapaŝe antaŭenpuŝi la ampleksajn strategiajn partnerajn rilatojn inter Ĉinio kaj Hispanio.
En la interparolo, Wen Jiabao esprimis, ke nun la du landoj devas preni komunan respondon al la financa krizo kaj akcelon de ekonomia kreskado kiel ĉefajn taskojn kaj amplekse fortigi reciproke favorajn kunlaborojn.
Zapatero diris, ke Hispanio daŭre insistos la principon de unu Ĉinio kaj aktive antaŭenpŭŝos la rilatojn inter Ĉinio kaj EU disvolviĝi.
Post la interparolo, la du flankoj subskribis kelkajn kunlaborajn dokumentojn. Cetere la registaroj de la du landoj ankaŭ publikigis komunan deklaron pri pluapaŝa antaŭenpuŝo de la ampleksaj strategiaj partneraj rilatoj inter Ĉinio kaj Hispanio. Tiutage Wen Jiabao intervidiĝis ankaŭ kun hispana reĝo Juan Carlos kaj kun entreprenistaj delegitoj. |