Teksbrokaĵo de Li-nacieco
  2013-01-01 16:36:14  cri


(Avino Fu Yalan )

ĉina sudparta provinco Hainan estas fama pro belaj pejzaĵoj de tropika insulo, samtempe koloraj naciaj kulturoj estas nemankigeblaj partoj de la hainan-a turismo. Tie loĝas pli ol 20 nacioj, kiel la hanoj, lioj, mjaŭoj kaj hujoj, interalie la kulturo de la lioj estas aparta. Li-nacieco estas indiĝeno de Hainan, de generacio al generacio ili loĝas inter la tropikaj arbaroj meze kaj sudokcidente de Hainan kaj nun ankoraŭ konservas riĉajn kaj primitivajn kutimojn kaj morojn. Antaŭ nelonge, raportistoj de ĈRI venis al li-nacieca vilaĝo por ekkoni la teksbrokaĵon de Li-nacieco.

Kiam la raportistoj eniris en la vilaĝon, lokanoj kantis por bonvenigi ilin.

1 2 3 4 5 6 7