Teksbrokaĵo de Li-nacieco
  2013-01-01 16:36:14  cri

Brokaĵoj de Li-nacieco estas ŝatataj pro la longa historio kaj eleganta prilaboriteco. Laŭ konigo, necesas ŝpinado, tinkturado, teksado kaj brodado, la kvar procedoj por brokaĵoj. La ĉefaj iloj por ŝpinado estas ŝpina rado kaj radŝpinilo. La kolorilaj materialoj de teksbrokaĵoj estas elprenitaj el naturaj sovaĝaj aŭ kultivitaj plantoj, la koloroj brilas kaj malfacile paliĝas. Tinkturado estas grava popol-tekniko. La procedo de teksado estas plej ŝlosila. La lioj havas lingvon nur parolan, sed ne skriban, tial en teksado lioj rekte enigas aĵojn, viditajn kaj aŭditajn, en bildojn. Tial en tiu ĉi signifo brokaĵoj estas historiaj libroj por la lioj, ili amasigis la historion kaj kulturon de la lioj kaj estas la historia poemo en tolo. La fina procedo estas brodado. Naskiĝis brila brokaĵo post la kvar procedoj.

Sekve de evoluado de la epoko, la origina vivmaniero de la lioj estas impulsata de modernaj kulturoj. Nun en urboj kaj urbetoj oni ne sin vestas per tradiciaj vestoj el brokaĵoj en la ĉiutaga vivo, eĉ en vilaĝoj malmultaj personoj sin vestas en tia vesto. Pro tio, la nombro de teknikistoj pri brokado estas pli kaj pli malmulta kaj la tradicia teknologio baldaŭ perdiĝos.

1 2 3 4 5 6 7