Teksbrokaĵo de Li-nacieco
  2013-01-01 16:36:14  cri

Dank' al komuna klopodado de la registaro kaj popolanoj, en oktobro de 2009 la teknologio pri tradiciaj ŝpinado, tinkturado, teksado kaj brodado de la lioj estis enigita de UNESKO en la unuan liston pri nemateriaj kulturaj heredaĵoj, kiujn oni devas urĝe protekti. Laŭ konigo, la provinco Hainan difnis horaron por protektado kaj promesis plenumon de la 5 laboroj antaŭ la fino de 2003, tio estas: kulturo de heredantoj, difino de vilaĝoj por heredado, konstruo de produktaj bazlokoj por materialoj de ŝpinado kaj tinkturado, kaj ellaboro de leĝaro kaj regularo por protektado. La serio da metodoj utilos al la protektado kaj heredigado de la teksbrokaĵoj.


1 2 3 4 5 6 7