Teksbrokaĵo de Li-nacieco
  2013-01-01 16:36:14  cri

Por protekti kaj heredi ĝin, koncernaj registaraj establaĵoj faris laborojn en la lastaj jaroj. En 2008, vestoj de la lioj estis enigitaj en la 2-an liston pri ŝtataj nemateriaj kulturaj heredaĵoj.

Aperis ankaŭ amaso da entreprenoj pri brokado, la kompanio Jinxiu Zhibei de la provinco Hainan ĝuste estas unu el ili.

Laŭ konigo, ĝenerala direktorino de la kompanio Guo Kai entreprenis kemi-industrian produktadon antaŭe. Iufoje ŝi vojaĝis en Hainan kaj vidis brokaĵojn de la lioj, ŝi estis altiritaj de la tradicia teknologio. Brokaĵoj, faritaj antaŭ centoj da jaroj, ankoraŭ estas koloraj. Tio kortuŝis Guo Kai. Poste ŝi ekkonis la danĝeran staton de la teksbrokaĵoj. Tial en 2005 ŝi fondis la kompanion por protekti tiun tradician teknikon. La operacio de la kompanio rilatas al studado, kolektado, ordigado, kreado kaj ekspluatado. Nun la kompanio fariĝis la plej granda vendcentro, kie oni vendas teksbrodaĵojn, la teksbrokaĵoj estas gravaj memoraĵoj por turistoj.

1 2 3 4 5 6 7