Teksbrokaĵo de Li-nacieco
  2013-01-01 16:36:14  cri

La teksbrokaĵo de Li-nacieco havas pli ol 3 mil jarojn. Plifrue la lioj posedis teksajn teknikojn, kaj la teksbrokaĵo estas plej frua teksaĵo de Ĉinio, tial ĝi estas nomata "vivanta fosilio" de la ĉina teksumo.

En la vilaĝo, regas agrabla odoro de floroj, sonas birdoj, kaj staras pajlobudoj ŝipoformaj inter kokospalmoj. Avino Fu Yalan aĝas 80 jarojn, sed kiam ŝi brokas, ŝiaj movoj ankoraŭ estas lertaj kiel junuloj. La avino sciigis al raportistoj, ke de sia infaneco ŝi faras brokadon.

"Mi ne memoris de kiam mi komencis brokadon, eble de mia aĝo de 10 jaroj. Tiam grandaĝulinoj faris brokadon, ni imitis ilin. Tiel ni ekhavis la teknikon."

1 2 3 4 5 6 7