Vizito al Huj-nacieca vilaĝo
  2013-01-21 11:29:51  cri

48-jaraĝa Gao Yuhe estas imamo en Fenikso-urbeto de Sanya, Hainan-provinco. Li havas 3 fruktvendejojn en turismaj regionoj. Sekve de prosperiĝo de la loka turismo boniĝis la vivo de Gao Yuhe kaj lia familio. Intervjuate de nia raportisto li diris,

"Post komenciĝo de konstruado de Internacia Turisma Insulo en Hainan multaj homoj faris investon ĉi tie, kaj multiĝis la turistoj. Ili ŝatas aĉeti lokajn fruktojn, tial bone funkcias miaj fruktvendejoj. Boniĝis nia vivo, kaj mi tre kontentas pri tio."

1 2 3 4 5