Vizito al Huj-nacieca vilaĝo
  2013-01-21 11:29:51  cri

En Hainan estas plenblua maro kaj ĉarma plaĝo. Tiuj ĉiuj estas komunaj resursoj kaj posedaĵoj de lokanoj el diversaj naciecoj. En la 18a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, ĉinaj altrangaj gvidantoj unuafoje elmetis la strategiojn pri konstruado de "bela Ĉinio" kaj "forta oceana lando". La strategioj inkludas konstruadon de ekonomia civilizacio, altigon de ekspluata kapablo de oceanaj resursoj kaj protektadon de oceana ekologia medio. Lin Anbin, eksa vicprezidanto de la Komitato de la Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco de Hainan, diris,

"La strategio konstruado de 'bela Ĉinio' intime rilatas al Hainan-provinco, kiu havas riĉajn oceanajn resursojn. Nia lando pli fortigos investadon en Hainan, tio pluapaŝe akcelos disvolviĝon de loka ekonomio kaj altiĝon de vivnivelo de lokanoj."


1 2 3 4 5