Vizito al Huj-nacieca vilaĝo
  2013-01-21 11:29:51  cri

Ha Shaolin, estro de Islama Asocio de Sanya, opiniis, ke la lokaj islamaj virinoj tre lertas en negocado. Utiligante lokajn turismajn resursojn lokaj islamaj virinoj aktive faris komercadon. Tiamaniere ili multigis la enspezon kaj altigis sian pozicion en la familio kaj la socio. Tio prezentas la inkluzivecon de islamanoj en Sanya. Li diris,

"Kompare kun Hujoj en aliaj lokoj inkluziveco estas plej eminenta karakterizo de Hujoj en Sanya. Ni jam loĝis ĉi tie pli ol 1 000 jarojn. Se mankus al ni inkluziveco, ni ne povus harmonie kunekzisti kun aliaj naciecoj, nek bone disvolviĝi."

1 2 3 4 5