Vizito al Huj-nacieca vilaĝo
  2013-01-21 11:29:51  cri

La projekto Internacia Turisma Insulo en Hainan estis elmetita de ĉina Ŝtata Konsilantaro en 2009, kaj celas konstrui plej bonan turisman cellokon en Hainan ĝis 2020. La projekto alportis grandan disvolvan ŝancon al Sanya. Ankaŭ lokaj hujoj aktive partoprenis en turisma ekspluatado por altigi sian vivnivelon. Vicestro de Fenikso-urbeto Pu Xueshan diris,

"En 2012 la impostenspezo de Fenikso-urbeto atingis 1,28 miliardojn da juanoj, kaj la averaĝa jarenspezo de lokanoj atingis 7 600 juanojn, pli alte ol tiu de urbanoj en Sanya. La averaĝa jarenspezo de vilaĝoj Huihui kaj Huixin eĉ atingis 30 mil juanojn."

Post riĉiĝo multaj lokaj islamanoj planas realigi la pilgriman sonĝon. Nun jam pli ol 800 islamanoj el 2 lokaj huj-vilaĝoj sin anoncis al pilgrimado en Mekao. En 2011 45 homoj realigis la sonĝon, kaj 46 en 2012. Ha Shaolin, estro de Islama Asocio de Sanya, diris intervjuate,

"Nun homoj havas kondiĉon por pilgrimado, tamen antaŭ 10 jaroj tio estis nerealigebla pro manko de mono. Post komenciĝo de konstruado de Internacia Turisma Insulo en Hainan multe disvolviĝis la loka ekonomio kaj riĉiĝis la lokanoj. Ili havas tempon kaj ekonomian forton partopreni en la pilgrimado."

1 2 3 4 5