Vizito al Huj-nacieca vilaĝo
  2013-01-21 11:29:51  cri

Nun en Fenikso-urbeto de Sanya harmonie loĝas Lioj, Mjaŭoj, Hujoj kaj Hanoj. La nombro de Lioj kalkuliĝas al preskaŭ 30 mil, Hanoj 10 mil, Mjaŭoj mil kaj Hujoj pli ol 9 mil. Laŭ historia atestaĵo Hujoj loĝis ĉi tie jam pli ol 1 000 jarojn.

La islamanoj en Sanya havas saman religian kulturon kun la islamanoj en la interno de Ĉinio. Tamen la islamanoj en Sanya ĉefe originis en Vjetnamio, tial ili havas tute malsaman lingvon kun la islamanoj en la interno de Ĉinio. Lokaj islamanoj parolas huihui-lingvon similan al la lingvo en iu regiono de Vjetnamio.

1 2 3 4 5