Vizitu Forumon

Plonĝi en tetason – kompreneble nur en figurasenco

(GMT+08:00) 2013-04-17 10:58:18     Redaktoro:Xu Yunying

Tekultura Instituto

Vojaĝo inter la tempoj… kaj en la taksonomio

Kiel skribite, la te-arbo memoriginis de sudokcidenta Ĉinio. Ankaŭ la kutimo trinki teon memkomenciĝis en la lando kaj disvastiĝis al la tuta mondo. Tion atestas la fakto, ke en multaj lingvoj la etimologio pri la vorto teo reiras al du prapatraj lingveroj en Ĉinio: temas pri cha vivanta en la nuna norma ĉina, kiu baziĝas sur la pekina variaĵo, kaj tiu vorto estis transplantita en la lingvoj de Japanio, Barato, Pakistano, Irano, Turkio kaj Portugalio, kaj pri te, el la variaĵo en la suda Fujian-provinco aliflanke, kiu eniris en la vortoprovizon de plimulto de eŭropaj lingvoj inkluzive de Esperanto.

Se tiu vojaĝo tra la tempo sukcesas eksciti nian, aŭ almenaŭ mian, imagpovon, samo validas al la aventuro en la ĉina taksonomio de diversaj te-specoj: verda teo, ruĝa teo, blua teo (aŭ pli bone konata kielUlong-teo), nigra teo, flava teo kaj blanka teo laŭ la (ne) apliko de fermentado kaj ĝiaj gradoj. Tiu ĉi laŭ kolora klasifika do nenepre koincidas kun la uzo konata en Eŭropo, kie oni parolas pri nigra teo pro al la koloro de koncernaj te-folioj, dum en orienta Azio oni parolas pri ruĝa teo pro la koloro de la post infuza likvaĵo. En Japanio mem, se mi bone memoras, longe estis konata sole la verda speco, kaj nur antaŭ du aŭ tri jardekoj ankaŭ Ulong-teo fariĝis populara. Do, oni neniel povas konkurenci al la naskiĝlando de teo.

1 2 3 4 5
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto