Vizitu Forumon

Plonĝi en tetason – kompreneble nur en figurasenco

(GMT+08:00) 2013-04-17 10:58:18     Redaktoro:Xu Yunying

Rava tepreparada prezento

Se temas pri la ĉina te-preparado, lastatempe en la familio de mia kolegino mi propraokule vidis tion, sed estis malfacile por mi sekvi la unuopajn erojn de la proceduro, kiuj ŝajnis al mi kvazaŭ magio. Nur hodiaŭ mi sukcesas iom pli klare kompreni kion ili celas kiel tuto danke al sufiĉe mallerta kaj tamen post ĉio propra preparado. Te-preparantoj infuzas teon sed elverŝas la unuan varman likvaĵon sur malgrandan te-kruĉon kaj poste en same malgrandajn te-tasojn, celante varmigi la teilarojn. Nur la duan infuzaĵon li aŭ ŝi vere verŝas en la tasojn por trinkado.

Post vespermanĝo ni estis invitita al te-trinka vespero, dum kiu pluraj studentoj, kiuj studas la kulturon de teo, vestis sin per la kostumo de Han-dinastio kaj demonstris modelan te-preparadon en akompano de ĉina tradicia melodio. La prelegplena tago finiĝis per rava spektaklo, kiu sufiĉis kvietigi mian menson ĝuste kiel taso da teo.


1 2 3 4 5
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto