Vizitu Forumon

Plonĝi en tetason – kompreneble nur en figurasenco

(GMT+08:00) 2013-04-17 10:58:18     Redaktoro:Xu Yunying

Oni prezentas kiel pretigi teon laŭ la ĉina stilo

Diversaj te-kutimoj– alia urbo, alia moro, alia teo

Okazas diversaj prelegoj pri teo. Ja la Instituto pri te-kulturo, kie ni nun gastas, estas la sola universitata institucio en Ĉinio, kiu specialiĝas pri la kampo. La prelegtemoj ĉiam koncentriĝas, kompreneble al teo, sed fokusiĝas respektive al ĝiaj rilatoj al literaturo, popolaj kutimoj kaj artoj, kaj ankaŭ al diversaj specoj de te-trinka aranĝo, popolaj kutimoj, kostumoj kaj servico. Ni povas kompreni, ke teo havas fakte rilatojn al plej diversaj facetoj de nia vivo.

Min aparte interesas, ekzemple, prezento de diversaj te-kutimoj de etnaj minoritatoj en Ĉinio, kiel tiuj de mongoloj, hui-anoj (indiĝenaj islamanoj), tibetanoj kaj bai-anoj en Yunnan-provinco. Mi kun ĝojo rememoras, ke la lastan septembron mi mem havis okazon trinki mongolan lakto-teon en InternaMongolio – ĝi lasis al mi impreson pli multe kiel supo ol teo, ĉar rizeroj kaj aliaj etaj manĝeblaĵoj flosis ene…

1 2 3 4 5
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto