Vizitu Forumon

Samaj idoj de unu-sama klimat-zono

(GMT+08:00) 2013-04-18 17:50:13     Redaktoro:esperanto

Tie ni havas bonan tagmanĝon

Oni diris al mi, ke mi vizitos Shaoxing je mia granda ĝojo, ĉar tiu regiono estas ĝuste la hejmloko de la granda ĉina verkisto Lusin. Tion mi diras, ne pro komplimento al ĉinoj; mi sentas nepran bezonon mencii tiun fakton, ĉar Lusin estis preskaŭ nia "samideano". Estas plej certe, ke li ne scipovis la zamenhofan lingvon (lia frato jes), sed li subtenis la Esperanto-movadon kaj gastigis ekzemple Eroŝenkon, ukrainan poeton kaj esperantiston. Oni povas legi pri la amikeco inter Lŭin kaj Eroŝenko en rakonto verkita de la unua kun la titolo: "La komedio de anasidoj".

Antaŭtagmeze ni ĝisis al la Zhejiang-a Universitato pri Agrikulturo kaj Forstumado kaj vizitis la Muzeon pri Te-kulturo. Al tiu muzeo diversaj teo-kulturistoj venis por preni nin al siaj respektivaj lokoj. Dum preskaŭ unu-hora veturado de Hangzhou al Shaoxing (ĉiu el ni, la tri-kapa raportista teamo, Chen Lina, Ning Kai (filmisto) kaj mi, neeviteble de tempo al tempo falis en dormeton pro nesufiĉa ripozo en la antaŭa tago.

1 2 3 4 5
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto