Vizitu Forumon

Samaj idoj de unu-sama klimat-zono

(GMT+08:00) 2013-04-18 17:50:13     Redaktoro:esperanto

Jen loka bongustaĵo

Okaze de la tagmanĝo ĉe proksima restoracio niaj novaj geamikoj anoncis al ni, ke por plimulto de la servataj pladoj oni uzis produktaĵojn, kiuj estis preparataj surloke, en tuj apuda kampo. Oni fiere diris, ke tiuj produktaĵoj estas pli malkaraj kaj tamen pli bongustaj kompare kun similaĵoj aĉetitaj. Eble vi ridus, ke temas pri paroĥeco de naivaj kamparanoj. Sed pli poste la fabrikestro konfesis al ni, ke en sia junaĝo la vivo por li estis malfacila kaj li devis migri de loko al loko forlasinte la hejmvilaĝon. Do iom malfacilas kredi, ke li estas "rano en puto", kiu laŭ ĉina proverbo ne konas kiom vasta estas la maro, t.e. malparoĥe vasta mondo ekstera.

Krome mi esperas, ke niaj legantoj afable toleros alian paroĥecon de mi, kiu volas emfazi la eventualan klimatan sam-zonecon de Zhejiang-provinco, kie ni nun gastas, kaj Japanio. Fakte la te-arboj povas kreski nur en relative varma kaj humida regiono kaj tia kondiĉo estas observebla i.a.en la du mondpartoj ĵus cititaj. Estas pro tio, ke nia loka akompanantino dividas kun mi la saman klimat-koncepton, kiu laŭ ŝi vortumiĝas kiel jene: "Ĉe ni estas kvar sezonoj, sed en la nordo". Ĉi tie ni ankaŭ povas refenci Lusin, nian estimatan Shaoxing -anon, kiu en la pli frue menciita rakonto iom grumble , el la vidpunkto de sudano rimarkigis: "en Pekino ne estas printempo nek aŭtuno".

1 2 3 4 5
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto