Vizitu Forumon

Malfacilaĵoj en la idilia loko

(GMT+08:00) 2013-04-19 10:05:01     Redaktoro:Xu Yunying

Usui plukas tefoliojn

Dise tra la te-arbeta kampo kamparaninoj plukas te-foliojn. Iuj venis kun sia hundo, aliaj kun sia nepo. Malgranda knabo jen ludis kun hundo – tiam mi estis kaptita de stranga sento, ke ĝuste la saman scenon mi estis vidinta ĝuste en Hangzhou antaŭ dudek kelkaj jaroj, okaze de mia unua vizito al Ĉinio. Mi plej vivece rememoras, ke siatempe mi vidis similan knabeton, kiu metis malgrandan ligno-keston en kampara vojeto kaj tie okupiĝis pri sia hejmtasko. Kvazaŭ nenio estus sxanĝinta dum la pasintaj dudek kelkaj jaroj, kio tamen nepre estas malo de la efektivo. Antaŭ ĉio, eĉ se ni sukcesus retrovi la saman knabon, li jam devas aĝi preskaŭ kvardek jarojn.

1 2 3 4 5
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto