Vizitu Forumon

Malfacilaĵoj en la idilia loko

(GMT+08:00) 2013-04-19 10:05:01     Redaktoro:Xu Yunying

teo nomata pafil-polvoro

Nia gastiganto ambicias venki la nunan krizon per klopodoj pli multe vendi siajn te-specojn al ĉinoj. Tia ideo koincidas al la oficiala politiko de la ĉina registaro, kiu nun volas plivastigi la bezonon de la enlanda merkato celante realigi la potencialon por plua ekonomia kresko de la lando. Malgraŭ la honoro de Ĉinio kiel la "reĝlando" de te-trinkado, nia fabrikestro diris, ke nur duono de la tuta loĝantaro de la lando trinkas teon. Kio okazos, daŭrigis nia aplomba posedanto de la te-firmao, se ĉiu ĉino aĉetos 100 gramojn da teo ĉiujare? En la lando kun la plej granda loĝantaro en la mondo la rezulto estos pli ol miriga.

Li krome prave antaŭsupozis, ke por konkeri la enlandan merkaton necesos samtempe garantii kaj la kvaliton kaj la moderan prezon. Sed la elturniĝemo kaj fleksebleco de ĉinoj ja estas konataj tutmonde. Ekzemple, ĝis nun ĉinoj sukcese vendas al japanoj specon de verda teo, ŝatatan en tiu najbara lando, sed ne tiom ŝatatan en Ĉinio mem. Estas prave dirite, ke pri gustoj oni ne diskutu.

1 2 3 4 5
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto