Vizitu Forumon

Malfacilaĵoj en la idilia loko

(GMT+08:00) 2013-04-19 10:05:01     Redaktoro:Xu Yunying

du folioj kun unu ĝermo plej taŭgas

La firmao de nia gastiganto specialiĝas pri la produktado de kvar specoj de teo. Unu el ili estas nomata "pafil-pulvoro" pri sia formo, kaj apartenas al la kategorio de la verda teo. Tiu speco havas du subkategoriojn , t.e. versioj populara kaj pli altkvalita. Simila dutavoligo estas trovebla ankaŭ pri la ruĝa teo produktata de nia gastiganto. Nuntempe oni strebas garantii certan nivelon por la te-produktato de pluraj firmaoj, kiuj produktas samajn te-specojn. Pro tio la te-fakriboj de nia gastiganto kaj liaj ok sam-specaj kolegoj komune kontrolas kaj pakas siajn produktaĵojn por unuecigo de la kvalito kaj pli facila identigo fare de la konsumantoj.

Malgraŭ tiaj modernigaj klopodoj lastatempe ne estis facile daŭre havigi al si stabilan enspezon. Nia gastiganto komencis funkciigi la nunan firmaon en 2006, kaj la unuaj jaroj ja alportis al li brilajn sukcesojn. Lia entrepreno tamen devis stumbli en 2012 pro la ekonomia krizo en Eŭropo. En Ĉinio multaj firmaoj pri te-produktado ĉefe okupiĝis pri eksportado de la produktaĵoj kaj multe devis malgajni pro la subita falo en la konjukturo. Oni povas nur miri pri la efikoj de la tutmondiĝo, pro kio la ekonomiaj problemoj de unu flanko de la terglobo tuj afekcias la ekonomian (mal)bonfarton ĉe alia flanko.

1 2 3 4 5
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto