Vizitu Forumon

Qinqiang-Opero

(GMT+08:00) 2014-08-15 13:10:52     Redaktoro:esperanto

Laǔ popoldiro, la medio formas karakterizaĵojn de la homoj kaj la homoj naskas la kulturon. Parolante pri Italio, vi certe ekpensas pri opero, kaj parolante pri Japanio, vi nature ekpensas pri Noh-Opero , do veninte al Xi'an, ni devas apreci Qinqiang-Operon.

Jen, la Qinqiang-opera fragmento rakontas pri ĉina antikva heroo Shan Tong, ankaŭ nomata Shan Xiongxin.En la fino de la dinastio Sui (581-618), kiam Shan Xiongxin vivis, la fina imperiestro de Sui-dinastio Yang Guang estis brutala, malhumila kaj senbrida, pro tio la popolo dronis en mizero. Tial popolanoj sinsekve ribelis por bona vivo, Shan Xiongxin ĝuste estis unu el ili.

Li estis alt-statura kaj impona, li kune kun aliaj herooj kampadis en la montaro Wagang. Sed fine la bazloko Wagang estis detruita de la armeo de Sui-dinastio, Shan Xiongxin alkroĉiĝis al unu el fortaj armitaj potencoj titolita Wang Shichong. Sed la aliaj herooj servis al kontraŭa potenco titolita Li Shimin, nome la dua imperiestro de la Tang-dinastio.

Iutage, Shan Xiongxin sole atakis la tendaron de Li Shimin, nelonge poste en batalo li estis arestita. Tiam, la malnovaj amikoj sinsekve persvadis lin servi al Li Shimin. Shan Xiongxin firme rifuzis ilin, kaj ankaŭ insultis ilin. La malnovaj amikoj ne havis alian metodon, krom mortigi lin.

La ario ĝuste estas kantita de la heroo, kiam li staras en la ekzekutejo. Li krias "Kvankam mi mortos, tamen mia animo vivos plu. Post 20 jaroj mi min venĝos!" La voĉo estas senĝena, liberala kaj morna, sed ne informas ian ajn timon al la morto.

1 2 3 4 5 6
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto