Vizitu Forumon

Qinqiang-Opero

(GMT+08:00) 2014-08-15 13:10:52     Redaktoro:esperanto

Qinqiang-Opero jam eniris en la vivon de lokanoj. En parkoj kaj ĝardenoj, ofte aperas la sceno, ke kelkaj homoj, maljunaj kaj junaj, kune kantas.

Qinqiang-Opero ankaŭ alportis inspiron al ĉinaj verkistoj. Lu Yao, Chen Zhongshi, Jia Pingwa ĝuste estas ĉi tiaj verkistoj, ili naskiĝis en la nordokcidenta regiono, kaj elkreskis kune kun la opero.

Lu Yao:

La komenca imperso pri Qinqiang-Opero venis el mia infaneco.

Tiam, ni ludis en la kamparo, ofte aŭdis unu voĉon de la opero. Kvankam ni ne komprenis la enhavon, tamen la braveca krio restas en mia kapo.

Chen Zhongshi:

En verkado de la libro titolita "Bailuyuan" en 4 jaroj, kiam mi ripozis, tiam mi kaj gustumis teon kaj aŭdis la operon en mia korto, tio estas ne-esprimebla ĝojo. Poste, ankaŭ najbara maljunulino ekŝatis la operon. Iutage, en la tempo, kiam mi devas disaŭdigi la operon, mi forgesis ĝin eble pro mia troa atento, tiam la maljunulino kriis al mi kaj demandis: "Kial vi ne disaŭdigis la operon?" Aŭdinte tion, mi tuj ŝaltis la diktafonon. La maljunulino ridetis kaj diris, ke la opero jam estas nemankigebla parto de la vivo.

Jia Pingwa:

Pro Qinqiang-Opero, la vivo ĝojigas. Se oni estas gajaj, ili kantas, ŝajne eksplodus de plezuro kaj la tuta korpo disrompiĝus en la ĉielo. Se oni estas amara, ili kantas, la ĉagrena opero montras belecon. La beleco ĝojigas aliajn homojn, samtempe konsolas kantantojn mem.


1 2 3 4 5 6
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto