Vizitu Forumon

Qinqiang-Opero

(GMT+08:00) 2014-08-15 13:10:52     Redaktoro:esperanto

Mi ankaǔ renkontis kvietan fraǔlinon 23-jaraĝan nomatan Yang Jing. Ŝi jam lernis kaj laboras pri Qinqiang-Opero 8 jarojn. Mi ne povas imagi, ke tia gracila fraǔlino eĉ tenas la ludarton Flamĵeton.

En operoj de Qinqiang-Opero, monstroj kaj fantomoj lertas en flamĵeto. Laǔ ĉinoj, iuj monstroj kaj fantomoj estas bonkoraj, aparte multaj fantomoj havas mizeran sorton kaj mortis miskulpigite. Ili ofte uzis flamĵeton por helpi homojn.

Karaj spektantoj, flamĵeto estas danĝera ludarto, laǔ konigo lernantoj ofte bruligis siajn brovojn. Do, kio estas la sekreto?

Estro de Xiaomeihua-grupo de Qinqiang-Opero sub sha'anxi-a opera instituto Wu Anping diris:

"Flamĵeto estas unu el la reprezentaj ludartoj en la Qinqiang-Opero. Niaj prauloj pagis multan energion. La fuzaĵo estas kolofono, oni pakas kolofonon per papero, necesas nur unu blovo por fari 50 ĝis 60 flamojn. La postulo pri funkciigo de spiro kaj rego de la buŝo estas tre alta."

"Aktoroj devas pagi multan energion por la ludarto."

"Unu buŝo da kolofono faras multe da flamoj, tial la ekzerco estas longa periodo, ofte aktoro brulvundis sin mem, la ludarto estas danĝera."

La flamo konsistas el specoj sola, kontinua aŭ turna. En flamoj, justeco estas montrata.

1 2 3 4 5 6
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto