Mi ekkonis la nomon de Esperanto en mia studenta jaro. Post mia diplomiĝo en 1983, mi ricevis lernolibron de mia amiko Ardo kaj komencis lerni Esperanton. Li instruis min du semajnojn en libera tempo. Post lia soldatiĝo mi sola mem lernis ĝin. En 1984 mi ekscipovis iom libere legi kaj skribi. Mi havis korespondantojn el pli ol 10 landoj. Tagon post tago, mi sentis bezonon ekparoli en Esperanto, tamen en mia loĝloko Jingchuan-gubernio de Gansu-provinco mankis esperanto-parolantoj. De tiam, unuflanke mi serĉis novan vojon ekzerci aŭdadon kaj paroladon, aliflanke mi provis praktiki Esperanton en mia laboro agrikultura kaj koncernaj sciencoj.
Mi kiel izolita esperantisto, ne havis ŝancon ekzerci Esperantan parolon. Mi vidis, ke multaj anglalingvaj instruistoj en Ĉinio parolas ne libere en la lingvo. Pro tio mi supozis, ke ni ĉinaj memlernantoj eble ne kapablus flue paroli en Esperanto. En somero de 1990 mi partoprenis la 3-an Internacian Akademian Konferencon de Scienco kaj Tekniko en Esperanto en Pekino. Profitante de la ŝanco, mi atingis Pekinon pli frue je unu semajno kaj 8-foje vizitadis Esperantan kurson gvidatan de s-ro Li Shijun (Laŭlum) en la Pekina Radio-Disaŭdiga Instituto. Mi vidis, ke la gestudentoj en la Esperanta kurso, kiuj lernis Esperanton nur 5 monatojn, jam flue parolis kaj bele respondis demandojn de la instruisto. La instruisto instruis nur en Esperanto. Tamen mi, kiu lernis nian lingvon jam 5 jarojn, malbone parolis kaj ne komprenis. Dum la konferenco mi vidis ke multaj fremdlandaj esperantistoj flue parolas Esperanton. Mi ege enviis ilin. S-ro Li Shijun proponis, ke mi provu aŭskulti Esperantan elsendon de Radio Pekino (nuna Ĉina Radio Internacia).
Post la konferenco mi komencis konstante aŭskulti elsendon de la radio. En la komenco mi komprenis preskaŭ nenion, kvankam multaj vortoj ŝajnis esti konataj al miaj oreloj. Ofte okazis, ke kiam mi cerbumis pri la unua frazo, la geparolistoj jam eldiris sekvajn vortojn. Tamen mi daŭrigis la aŭskultadon. Mi preskaŭ ĉiutage aŭskultis Esperantan disaŭdigon. Tiam ne ekzistis interreto. La elsendo ne estis tre klara. Por pli bone ricevi la radio-elsendon, mi aĉetis kvar radio-ricevajn radio-aparatojn. Finfine mi komprenis plejparton de la elsendo. Kiel ŝtatoficisto mi tre ŝatis aŭskulti novaĵojn. La esperanta elsendo okazas en sama horo kun elsendo de televidaj novaĵoj de la Ĉina Centra Televido (CCTV) , kaj mi prefere elektis la Esperantan elsendon, kvankam mi kapablis kompreni plejparton, sed ne la tuton. Per la E-elsendo mi unuflanke ĝuis la fluan kaj belan E-parolon, aliflanke ricevis ankaŭ diversajn novaĵojn ĉinajn kaj mondajn. Aŭskultante la elsendon, mi kiel izolita E–lernanto en nordokcidenta parto de Ĉinio, neniam sentas ke mi estas izolita esperantisto. Ĉar mi ĉiutage aŭskultas la paroladon de konataj geparolistoj, kaj ofte aŭdas nomojn de multaj esperantistoj en la programero Leterkesto. Ĝis nun mi bone memoras ankoraŭ la paroladon de la geparolistoj s-ro Liu Junfang, s-inoj Xu Meixian, Li Yuping ktp: "Parolas Pekino, Parolas Pekino, nun ni komencas nian elsendon en Esperanto…"
1 2 3