Vizitu Forumon

Progresado sub Akompano de ĈRI

(GMT+08:00) 2014-12-29 10:57:27     Redaktoro:Xiong Shan

Kvankam mi ion faris en Esperanta praktiko, tamen nur en malvasta sfero. Mi profunde sentis, ke sola agronomo-esperantisto povas fari nur malmulte en la agrikultura Esperanto-movado. Ni esperantistoj devas unuiĝi, asociiĝi kaj kunlabori. Dum longa tempo, mi serĉis E-parolajn kunlaborantojn en scienca afero. Mi trovis iujn, tamen tre malmultajn. Mi pensis, ke ankaŭ aliaj esperantistoj serĉas samfakulojn. Tial mi kaj kelkaj eksterlandaj samfakuloj fondis la Internacian Agrikulturan Esperanto-Asocion (IAEA) en la fino de 1996. De la jaro 1997, mi funkcias kiel ĝia ĝenerala sekretario. La celo de la asocio estas disvastigi kaj praktiki Esperanton en agrikulturo. En la jaro 2011 mi estis elektita kiel sekretario de ILEI. En 2012 mi kiel laboranto kune kun kelkaj aktivuloj laboris por Universitato de Esperanto kaj BEK-Kurso gviditaj de famaj esperantistoj Dennis Keefe, Katalin Kovats, Federic Gobbo, Rong Glossop organizante Esperanto-Insulon en Hainandao, al kiu 131 esperantistoj el 23 landoj partoprenis por praktike lerni Esperanton dum tuta monato. Dum 97a UK en Hanojo mi estis premiita de UEA pro elstara agado por la internacia lingvo Esperanto. En 2013 mi estis elektita kiel konsiliano de EA, kaj estis nomumita kiel ĉina peranto de UEA.

Aŭskultado al E-elsendo de ĈRI, liberigis miajn paroladon kaj aŭskultadon. Por paroligi plimultajn ĉinajn esperantistojn mi kune kun Ĉielismo lanĉis nur-Esperantan seminarion. La 16-23an de aŭgusto 2014 ni sukcese organizis Orientan Esperanto-Seminarion en Siano de Ĉinio. Jam de longa tempo ĉinaj esperantistoj ofte krokodilas en lokaj kunvenoj kaj tutlandaj kongresoj. Kaj en ĉi tiu seminario, ĉiuj parolis nur en Esperanto. Ni aranĝis 31 prelegojn pri movado, instruo, turismo, radia elsendo, religio, internacia kunlaboro, komerco, terminaro, kulturo, literaturo, historio, fervojo, ekonomio, antropologio, bitmono ktp. Oni laŭdis, ke la seminario estas unika pura esperanta kunveno ene de Ĉinio. Mi sentas grandan feliĉon ke ĈRI sendis kvar parolistojn/ĵurnalistojn por ĉeesto kaj prelegoj, kaj kreis rubrikon de la seminario. ĈRI estas ne nur radia elsendanto, ankaŭ helpanto kaj kunlaboranto.

Nun troviĝas multaj esperantaj radioj. Mi aŭskultis diversajn radiajn elsendojn. Laŭ mia sperto, la elsendo de ĈRI plej taŭgas por ĉinaj komencantoj. Ĉar la homaj kaj lokaj nomoj en fremdlandaj radioj ofte mise baras nian komprenon. Kaj multaj vortoj el la elsendoj precipe la nomoj de homoj kaj lokoj en elsendo de ĈRI estas facile kompreneblaj por ĉinoj. Post la plena kompreno de ĈRI ni povas facile alkutimiĝi kaj kompreni elsendon de pola retradio kaj aliajn.

                                                                                       Trezoro Huang Yinbao,

                                                                     prezidanto de Investa Kompanio Jinkio Ĉinio,

                                                                    prezidanto de Esperanto-Centro Jingkio Ĉinio


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto