Vizitu Forumon

Tiujn momentojn,ni jubilee festu

(GMT+08:00) 2014-12-29 11:03:38     Redaktoro:Xiong Shan

La 19-an de decembro 2014 estas la 50-a jariĝode Esperanto-Elsendo de ĈRI, naŭ tagojn post la 60-jara jubileo de Uneska Montevidea Revoluzio favore al Esperanto.

Ĉu estas koincide, ke ĈRI (tiama Radio Pekino)lanĉis sian Esperanto-elsendon 10 jarojn poste de la Montevidea Rezolucio? Mi ne sugestas ion, en kio kuŝas la nepra ligiteco inter la du eventoj, sed mi certas, ke kuŝas la pozitiva logiko en la renkontiĝo de la du jubileoj.

Ekkoni la skipon de E-elsendo:

En la jaro 1989, kiam mi studis Esperanton en Pekina Disaŭdiga Instituto, mi ekkonis la tutan skipon por E-elsendo de Ĉina Radio Internacia en la kunsido celebra al ĝia25-jara jubileo. Tiam mi neniel povis imagi, ke tri jarojn poste mi enviciĝis en la skipo.

Estas jam nebula la impreso pri tiu-ĉi decembro sed nur kejkaj aferojprofundiĝis enkore: la Zamenhof-Festo, la internacia klubo, kaj la nomo William Auld. Gestudentoj de E-kurso de Pekina Disaŭdiga Instituto estis invititaj al la kunsido por la Zamenhof-Festoen Pekina Internacia Klubo en la 15-a de decembro kaj post kelkaj tagoj al Ĉina Radio Internacia por celebri la 25-jaran jubileon de ĝia E-elsendo en la 19-a!

Tiujntagojn ni kvazaŭ estus en festoj unu post alia. Ni liberiĝis el la rutinaj lecionoj.En la solenaĵoj junaj kunlernantoj ĝoje kantis kaj dancis, plezure frandis kaj kuraĝe babilis kun esperantistoj el eksterlandoj,praktikante la lingvon, kiun ili lernisnurtrimonatojn!

Tiufoje, karmemora William Auld kun sia edzino vizitis nian radion kaj havis tre agrablan renkontiĝon kun laborantoj de E-redakcio. Mi poste aŭdis, ke dum la renkontiĝo, veterano Seimin (Xie Yuming) omaĝis peomon al la honoraj gastoj por saluti ilin. Lia talenta posedo de la lingvo estas mirigekortuŝa, kaj meritas, ke nia respektinda antaŭulo trovu sian lokon en Esperanta Akademio.

Korespondado kun amikoj tra la mondo:

Mi eklaboris en Ĉina Radio Internacia fine de la jaro 1992. Mia unua taskoestiskorespondado kun aŭskultantoj.

Pasintjarcente, la korespondado inter esperantistoj peris de leteroj. Mia tasko estis respondi la leterojn de la aŭskultantoj. Baldaŭ mi ekamis la laboron kaj starigis pli kaj pli multajn bonajn kontaktojn kun amikoj, kiuj fidele sekvis nian elsendon. Ili laŭdis, ili kritikis, ili kontribuis, ili demandis, ĉiu proponis sian ideon por plibonigi niajn elsendaj programojn.Mi multe profitis el ilia kuraĝigo, kiu reverse fariĝis motivo por ke ni faru des pli ŝatatajnprogramojn. Foje ni ricevis donacojn, foje ni sendis premiaĵojn, foje vizitis nin la eksterlandaj amikoj, foje ni registris ilian voĉon okaze de UK alilande por reelsendi la voĉon tra la mikrofono…

Decembre de la jaro 1994 venis la 30-adatreveno de E-elsendo.Ni amasigis milojn da leteroj por ekspozicio. Meze estis monda mapo sendita de pola aŭskultantino. Ŝi mem pentris la mapon kaj per la verdaj steletoj markis la landojn, kie atingeblas nia elsendado. La verdaj linioj disradias ĉiujn direktojn tra la kvin kontinentoj, brilaj en ĉies koro.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto