Vizitu Forumon

Tiujn momentojn,ni jubilee festu

(GMT+08:00) 2014-12-29 11:03:38     Redaktoro:Xiong Shan

Jarcenta resono:

En 1997, Ĉina Radio Internacia translokiĝis en novan domegonkaj sekve novigis la ekipaĵojn. Afabla medio kunportis bonan ŝancon kaj samtempe novan defion. Multaj laboroj atnedisnin.

Ĉe la fino de jarcento, la mondo radikale ŝanĝiĝis, ĉu nia elsendo restis tradicie? Miaj veteranaj gekolegoj estis emeritiĝontaj, neniu supera lernejo funkciigis Esperanto-kurson, mankis al ni heredantoj.

Ekzistu aŭ ne?

Kiel ni daŭrigu nian aferon? Kun tiom multaj problemojhaste alkuris la 35-a jariĝo de nia E-elsendo. Decembre de 1999, en la nova domego de la Radioĉe ni gastis ĉinaj aŭtoritatoj, dimplomato el islanda ambasado, samfakuloj el El POPOLA ĈINIO, aktivuloj de nia Movado kaj ankaŭ aŭskultantoj-amikoj el Usono, Britio kaj Koreio.

Retrorigardante E-elsendon en la pasintaj 35 jaroj, neniu povis nei la pozitivan rolon de Esperanto-elsendo en interkultura interŝanĝo kaj proksimigo de diverslandaj popoloj. Kiu povis ignori la atingojn de Esperanto por progresigi la socian evoluon en diversaj kampoj? Laŭ la saluta parolo de Ragnar Baldurson, ministro-konsilanto de la Islanda Ambasado en Ĉinio, kies patro estas fama literaturisto, kaj li memde knabeco aŭskultis E-elsendon de ĈRI,"aŭskulti la E-elsendonjam estas la grava parto de tutmondajesperantistoj en la ĉiutaga vivo".

Ĉe la sojlo de la nova epoko, jam ŝanĝiĝis la rimedoj por amaskomunikiloj.E-elsendo havis nenian kialon stagni vizaĝe al alveno de la nova teknologio.

Eduka poezio

Sed kiel daŭrigi la elsendon sub la stagna cirkonstanco?Sen homoj oni ne parolus evoluon. Sinsekve emeritiĝis la veteranoj en la komenco de la nova jarcento. Ili sin dediĉas dumvive por E-elsendo. Ili laboras per Esperanto kaj mi diru samtempe por Esperanto.

En 2001, venis junaj knabo kaj knabino, kiuj lernis la anglan lingvon en universitato. Ne gravas.Nia emeritiĝinta parolistino Wang Yuqinkuraĝe surportis la ŝarĝon instrui ilin ekde abc. Ŝi verŝis patrinecan amon al la freŝe venintaj. Kaj en sekvanta jaro venis aliaj du knabinoj, kiuj diligente lernis sub la instruado de veterana parolisto Liu Junfang. Post unujaralernado la kvar jam povis plenumi simplan taskon solaj.Eĉ tio ne sufiĉas, la radio subtenis ninkunlabore kun Pekina Disaŭdiga Instituto funkciigi E-kurson en la jaro 2003 por plenigi la lokojn lasitajn de la emeritoj.Ankaŭ por la Ĉina Esperanto-Ligo kaj El POPOLA ĈINIOestis urĝe bezonataj esperantistoj-funkciuloj, ĉar en la sekvajaro 2004, Pekino estis gastigontala 89-an UK. Ni ĉiuj streĉis la forton por sukcesigi la spektaklon de Esperantujo, kaj E-eduko evidentiĝistre grava por daŭrigi ne nur la E-elsendon sed ankaŭ la Movadon.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto