Vizitu Forumon

Tiujn momentojn,ni jubilee festu

(GMT+08:00) 2014-12-29 11:03:38     Redaktoro:Xiong Shan

La jaro 2004 estispompa por ĉinaEsperanto-movado.Ni anticipe celebrisla 40-an jariĝon de E-elsendo en somero.Venis al nia radia domego amikoj de dekoj da landoj. Venis karmemora LEE Chong-Yeong kaj Keppel ENDERBY, sinsekvaj prezidantoj de UEA; venis samfakuloj el Pollando, Kubo kaj Brazilo; venis konataj amikoj kaj nekonataj; venis aŭskultantoj kaj retumantoj. Ili venis per la verda vento de la 89-a UK. Venis ankaŭ aŭstria aŭskultantoLeopoldPatek, kiu gajnis la unuan premion en artikolpeto sub la titolo "Mi kaj E-elsendo de Ĉina Radio Internacia".Vic-direktorode ĈRI sinjoro Xia Jixuan en sia salutparolo citis la frazon de nia majstro: "Amiko fidela estas trezoro plej bela" por danki la amikojnkun la verda koro.

La spektaklo daŭris nur du horojn, sed la amikeco restas en ĉies koron porĉiam. Viglis juna forto en nia skipo, nova espero leviĝis. Ni jam pretas montri nin ne nur per elsendo, sed ankaŭ perla reto, la video, la revuo kaj la plej grava sed baze kaŝitaeduko por daŭrigi la aferon.

Nova espero

Fine de la jaro 2004, malbenita kancero atakis min. Dum pli ol du jaroj mi forlasis la laboron. Iam mi malesperis. Sed finfine mi revenis por denove labori por E-elsendo dank` al tio, ke mi instruis Esperantonen Ĉina KomunikaUniversitato (antaŭe Pekina Disaŭdiga Instituto) de la jaro 2006 ĝis 2010. Kolektiĝis 12 junaj gekolegoj sub la verda standardo.

Dum la instruado, mi investis miam tutan energion. Mikondukis la junulojn al E-agadoj por plilarĝigi ilian horizonton. Profitante la okazon, ke doktoro Probal Dasgupto invitite de ĈRIvizitis Ĉinion en 2008, mi bonvenigis lin fari prelegon al la studentoj. Estis tre agrabla renkontiĝo. Dum certa periodo post la renkontiĝo li teniskorespondadonkun mi kaj unu el la studentoj. Li ĝoje mesaĝis foje al mi:"Mi dankas pro la informo, ke la gestudentoj viglas, kaj ankaŭ mi esperas, ke iuj el ili konservos tiun interesitecon en la postaj jaroj. Esperanto ŝajnas havi propran kapablon sendepende de niaj personaj kapabloj, teni la intereson de iuj homoj, kaj ĝuste tiuj homoj montriĝas kontribuantoj."

Vere kiel li diris niaj studentoj elkreskis. Ili jam tute kapablas montri sian talenton por kontribui por nia Esperanto-kulturo. En la jaro 2009, kiam venis la 45-a jariĝo de nia elsendo, viglis por celebri la jubileon tute junaj gekolegoj. Ili organizis la tritagan seminarion, kaj venigis fakulojn el lokaj asocioj. Estistre sukcesa aktivado. Laŭdis la ĉeestantoj.

Oni vidis la elkreskon de la nova generacio. Oni vidis la porgreson de E-elsendo.

Daŭripova afero

Venas la 50-jara jubileo de E-elsendo! Ja estas gratulindaj! Aparte por ni, laborantoj per Esperanto kaj iasence por Esperanto. Kiel tio, ke la Montevidea Rezoluciojam antaŭ 60 jaroj notis( je la unua punkto) la rezultojn atingitajn per Esperanto sur la kampo de internaciaj intelektaj interŝanĝoj kaj por la interproksimigo de la popoloj.

La 50-jara praktikode E-Elsendo atestas, ke Esperanto estas esperoplena afero kaj estu daŭripova.

                                                                                                            Yu Jianchao

                                                                                                     Lotuso-lago, Pekino

                                                                                                            2014.11.18


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto