Vizitu Forumon
Komentu
          Ĉiu montkanto temas pri amo, ĉiu frazo en la kanzono estas historio kaj ĉiu kantanto havas sian propran rakonton. La montkanto cirkulanta en nordokcidenta Ĉinio je pli ol 600 jaroj montras al la homoj pitoreskan bildon de loka naciminoritata vivo. Speciala programo "Kial Hua'er tiel ruĝas" rakontas por vi historion de montkanto "Hua'er" en nordokcidenta Ĉinio.
Hua'er
"Hua'er" kantas al la mondo
"Hua'er", la popolkanto popularas en la ĉina nordokcidenta regiono. En centoj da jaroj, junuloj kaj knabinoj laborantaj en la kampo, ĉasistoj, paŝtistoj kaj metiistoj estas kreintoj kaj kantistoj de "Hua'er".
Hua'er prosperas pro humitiĝo de pluvo
En la 30-aj jaroj de la pasinta jarcento, rajdante kamelon, ĉina fama geografo Yuan Fuli ĉiutage ĉirkaŭiras en la nordokcidenta regiono de Ĉinio. Farante geologian esploradon, li ĉiam estis absorbita de la belsona kantado de lokanoj. Do li kolektis la kantojn dum la geologia esplorado.
Prezentu belecon de Hua'er per kantado
Hua'er estas montkanto populara en nordokcidenta Ĉinio. La lokanoj diris, ke kantado de Hua'er prezentas iliajn elkorajn vortojn. En Gansu, Ningxia kaj Qinghai, kie populariĝas Hua'er, preskaŭ ĉiuj homoj, ĉu paŝtistoj ĉu kamparanoj, povas kanti Hua'er.
pli>>
Kantoj
Vizaĝante al montaro juna paŝtisto rakontas la sopiron al sia amatino per kantado

Foriru de Sichuan

Kanto pri amo

pli>>