Disvolviĝo de multmediato En julio de 2006 Ĉina Radio Internacia lanĉis platformon por liveri brodkastan servon per la ĉina lingvo, la angla, la korea kaj la japana.
| Ĉina Radio Internacia lanĉis poŝtelefonan brodkastan kaj televidan servon respektive kun la kompanioj Ĉina Unicom kaj Ĉina Mobile en aprilo kaj aŭgusto de 2007.
| En septembro de 2007 Ĉina Radio Internacia oficiale lanĉis sian retradion Webcast, tiel formiĝis la grupo de transmaraj multlingvaj retradioj.
| |
|
|
Disvolviĝo de plurlingva retejo Antaŭe Ĉina Radio Internacia tutmonden faris elsendon per 43 lingvoj. Post oficiala funkcio de "CRI online" (www. cri.cn) en la jaro 1998, unue viziteblas retejoj respektive en ĉina, angla, germana kaj hispana, kaj la kantona dialekto.
| En la jaro 2003 Ĉina Radio Internacia funkciigis 26-lingvajn retejojn, ekzemple en la lingvoj mongola, malajzia, tajlanda, filipina, pola, hungara, serba, hinda, laosa, ĉeĥa, turka, nepala kaj birma. En la antaŭaj jaroj, sinsekve ekfunkciis retejoj ankaŭ en la lingvoj franca, portugala, korea, rusa, araba, indonezia, vjetnama, rumania, bulgara, Esperanta, itala kaj japana, tiel ke funkcias retejoj de ĉiuj 43 lingvoj en Ĉina Radio Internacia.
| |
|
|
Retaj Internŝanĝoj en lastaj jaroj |