La 3a tago de decembro 2011 estas la 70a datreveno de la fondiĝo de Ĉina Radio Internacio. En la 70 jaroj, tenante la celon "konigi Ĉinion al la mondo, konigi la mondon al Ĉinio, kaj raporti la mondon al la mondo", ĈRI disvolviĝis de komence sollingva elsendo ĝis nune 61-lingva elsendo. Por fari jubileon en la 70a datreveno de la establiĝo de ĈRI kaj por ke niaj aŭskultantoj pli aktive kaj amplekse konu Ĉinion, ĈRI planis la tutmondan sciokonkurson 61-lingvan por la 70-jariĝo de la fondiĝo de ĈRI, de la 1a de junio ĝis la 31a de oktobro 2011.
Demandoj por la konkurso
Prozoj aŭ poemoj

Se vi volas esprimi vian ligitecon al ĈRI, se vi volas rakonti vian neforgeseblan historion rilatan al ĈRI, aŭ vi volas diri bondeziron kaj saluton al ĈRI okaze de ĝia 70a datreveno, bonvole enskribu. Koran danko!

Pentraĵoj
Se vi volas per via pentraĵo prezenti vian bildon pri ĈRI, bonvole sendi vian verkon (ĉu pentraĵon ĉu foton) al: espradio@cri.com.cn, aŭ povas sendi al: Esperanto Service, CRI-36, China Radio International P.O.Box 4216, Beijing P.R.CHINA 100040
Dankon!
Referenco por la respondoj
1.La unua konkurso pri la 70-a jubileo de Ĉina Radio Internacia
2.Konkurso pri la 70-jariĝo de ĈRI
3.Mi amas vian lokan akĉenton
4.Tutmonda sciokonkurso por la 70-jariĝo de la fondiĝo de ĈRI:  Malnovaj Amikoj