Vizitu Forumon

Wuxi estas loko Ravanta —— La eksterordinara beleco en Taihu-Lago

(GMT+08:00) 2011-06-02 10:51:28

Taihu-Lago, kiu troviĝas en la suda parto de jangzia delto, estas la dua granda dolĉakva lago en Ĉinio kaj ŝtat-nivela pitoreskejo kun historiaj restaĵoj. Tie interkruciĝas akvo kaj tero, kaj belegas la pejzaĝo, ne nur allogas lotusaj receptakloj, akvokaŝtanoj, fiŝoj kaj salikokoj, sed ankaŭ plezurigas aromo de osmantfloroj, kiuj sin etendas 10 kilometrojn. Ĝuste pro la mirinda beleco de Taihu-Lago, ĝi frekvence aperas en sonĝoj de multaj homoj.

Yuantouzhu-pitoreskejo, estas duoninsulo nord-okcidente de Taihu Lago. Pitoreska pejzaĵo tiea estas la esenco de Taihu-Lago, oni nomas ĝin "la unua historia restaĵo de Taihu-Lago". Hodiaŭ, mi kondukos vin al mirindaj pejzaĵoj tie.

En 1998, Yuantouzhu estis eljuĝita kiel Nacia Civilizacia Pitoreskejo, kaj en 2000, ĝi okupis sian lokon en la unua grupo de Naciaj 4A-nivelaj Pitoreskejoj, kiu estis promulgita de Ŝtata Konsilantaro. Nia ĉiĉerono al ni konigas:

"La pitoreskejo antaŭe estis fama moderna privata ĝardeno konstruita en la jaro 1916. Tiam direktoro de loka komerca ĉambro Yang Hanxi elspezis 2 000 tiamajn arĝentojn por aĉeti 15 hektarojn da kampoj ĉe Taihu-Lago, konstruis sian privatan ĝardenon kaj nomis ĝin Hengyun Montvilaĝo. Rigardate de fore la ondoj de Taihu-Lago, aspektas kiel koloraj nuboj tra la firmamento, vere belegas tiu bildeca pejzaĝo."

"Zhu" signifas insulon tri flanke ĉirkaŭatan de akvo, la nomo "Yuantouzhu" devenis de folklora legendo. En antikveco, oni diris, ke "Yuan" estas animalo drako-kapa, testudo-korpa, tigro-unga kaj fenikso-vosta, ĝi simbolas feliĉon, kaj estas la plej juna filo de drakreĝo. Taihu-Lago estis setlejo de lokanoj, iutage, drakreĝo iundigis la lagon por provi homojn tie. Estas obeema filo, kiu sindone savis sian patrinon, sed mem sieĝis en la inundo. Lia sindonemo kortuŝis Ĉielan Imperiestron, tial li ekspedis animalon "Yuan" surbordigi kaj savi lin. Poste, la inundo-trafita loko ŝanĝiĝis al insulo, kaj ricevis la nomon "Yuantouzhu"

Yuantouzhu-pitoreskejo havas mezuron je 500 hektaroj, inkluzivante famajn pejzaĝojn kiel 10-kilometrojn-longa Flora Aleo, Antikva Templo Guangfu, ktp. Jiang Xun, administranto de la pitoreskejo, diris:

"La plej evidenta avantaĝo de pejzaĝo en Wuxi estas tio, ke elstaras ĝia natura pitoresko, en akompano de humanismaj historiaj restaĵoj, ĝia enhaveco estas plivastigita kaj profundigita. En la 90-a jardeko de la 20-a jarcento, ni investis multege en nia pitoreskejo, unu-post-alie konstruis Feo-Insulon de Taihu Lago kaj Sud-Ĉinan Orkidean Ĝardenon, kaj forĝis ĝin kiel sintezan grand-skalan historian pitoreskejon kombinitan kun natura pejzaĝo kaj feria pasigo."

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto