Vizitu Forumon

Wuxi estas loko Ravanta —— La eksterordinara beleco en Taihu-Lago

(GMT+08:00) 2011-06-02 10:51:28

La orkidea ĝardeno menciita de Jiang estas loko por Wuxi-anoj bredi kaj apreci diversajn orkideojn. Ĝi troviĝas sur vojeto Qimei norde de monto Nandu. Sur la vojeto densas la arbaro kaj altas bambuoj, vento de tempo al tempo bruigas branĉojn de pinoj, en kiuj oni kelkfoje aŭdas birdo-kantojn. La ĝardeno havas malgrandan areon, sed ĝia strukturo estas delikata. Blankaj muroj, nigraj tegoloj, diversformaj konstruaĵoj kaj la zigzaga murmuranta rivereto, ĉie estas plenaj de origina Sud-ĉina ĉarmo. La ĝardeno, kiu estas la unika esplora kaj konserva centro de orkidea riĉfonto, konservas orkideojn de proksimume 1 000 specoj.

" 'Sud-Ĉina Orkidea Ĝardeno' estas ĝardeno por ekskluzivaj plantoj, ĝi estis sendepende desegnita kaj konstruita de Yuantouzhu-pitoreskejo komence de la 90-a jardeko de la 20-a jarcento, ĝi estas ankaŭ konservejo de ĉinaj orkideaj semoj. Tie oni bredis kaj plantis vegetalojn de pli ol 3 000 specoj, en kiuj pli ol 700 estas orkideoj, tial la orkidea ĝardeno unuaklasiĝis en nia pitoreskejo."

Pavilono Guoxiang, aŭ nacia aromo esperante, estas unu el la plej famaj vidindaĵoj en la orkidea ĝardeno krom trinki teon kaj apreci orkideojn. Tie estas diversspecaj orkideoj, en kiuj estas kelkaj raraj specoj valorantaj milionojn da juanoj. Sidante en la pavilono, la delikata aromo eligita de orkideoj refreŝigis mian koron, la distingita originaleco tiel reliefiĝis……

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto