Vizitu Forumon

Wuxi estas loko Ravanta —— La eksterordinara beleco en Taihu-Lago

(GMT+08:00) 2011-06-02 10:51:28

Vizaĝe al la orkidea ĝardeno, estas Sakura Arbaro de Ĉina-Japana Amikeco. Oni starigis ĝin en 1988, nun ĝi jam kunfandiĝis en unu tuton kun la nove malfermita sakura valo, areo de sakuraj arboj jam atingis 650 milojn da kvadrataj metroj.

"Nun estas pli ol 70 specoj da sakuroj kaj pli ol 12 miloj da sakuraj arboj, la sakura valo jam fariĝis sakuro-ekskluziva pejzaĝo, kiu estas la supera je sakuraj specoj, kvantoj kaj plantado-areoj ĉeftere, ĝi fariĝis ankaŭ la plej fama sakura vidindejo en la ĉina ĉeftero.

Ekde la fino de marto, diversspecaj sakuroj sinsekve floris, kaj allogis multajn vizitantojn tra la tuta mondo. Tiam, floroj sterniĝas kiel maro, homoj svarmas kiel tajdoj, kvazaŭ estus bela fluanta bildo. Se estas en akompano de la printempa pluveto, la bildo pli kristalklariĝas kaj pli koloriĝas simile al feolando.

"Vojaĝante en Yuantouzhu-pitoreskejo, oni devas veturi per ŝipo por percepti la ĉarmecon de Taihu Lago. Plezurŝipoj, kiuj veturas ir-reire inter Yuantouzhu kaj Insulo de Tri Feoj troviĝanta en la centro de Taihu-Lago, estas fabrikitaj laŭ la modelo de sep-masta antikva ŝipo. Ŝipoj kun antikva beleco kvazaŭ revenigus homojn al la epoko kelkjarcentojn-antaŭa.

"La unika diferenco inter la antikveco-imita ŝipo kaj la originala estas, ke la originala uzis velon kiel movforton, sed la nia moviĝas per motoro, velo nun estas nur ornamaĵo."


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto