Vizitu Forumon

La arto de ziŝao en Yixing

(GMT+08:00) 2011-06-28 17:35:16

En Wuxi, urbo de Jiangsu-provinco en suda parto de Ĉinio estas tri karaĵoj: Huishan-figuraĵoj, Yingxing-ziŝao kaj Taihu-perloj. Interalie Yixing-ziŝao estas aparte ŝatata de kleruloj en ĉiuj dinastioj. Ziŝao estas ŝtoneca argilo multe purpura, abunda nur en Yixing. Nuntempe, vizitante en Wuxi, oni povas aĉeti ziŝa-poton kaj ĝin alportas hejmen aŭ donacas al amikoj je memoreco. 

Sur Yangjiao-monto de Dingshu-distrikto de Yixing, gubernia urbo sub Wuxi, abundas je purpura argilo—ziŝao, el kiu oni faras diversajn vazojn ekzemple te-poton. La faritaĵoj estas nomataj kiel ziŝaaĵoj. En Yixing la farado de ziŝao portas longtempan historion, probable antaŭ 5000 jaroj jam ekis tie la ziŝafarado, kaj en Han-dinastio (220 a.K—46), ziŝaaĵoj multe aperis en la ĉiutaga vivo. Sinjoro Sun Dingpu naskiĝis en Wuxi kaj estas fama artisto pri ziŝao. Li konigis:

"El la elterigitaj vazoj de Song-dinastio, la historio de ziŝao-farado datumis de Han-dinastio (220 a.K—46) . Ziŝao estas ŝtoneca argilo kun kelkaj koloroj. La krudaĵo por fari ziŝaaĵojn troviĝas nur en Yixing. Tial ziŝaaĵoj estas unikaj en la mondo."

La kruda materio por fari te-poton ĝenerale estas ruĝa, purpura kaj verda. Ziŝapoto estas laŭdire plejfrue farita de bagatela bonzo en templo de Yixing. Tiu ĉi elektis sableraron de la purpura argilo kaj knedis ĝin kiel rondan adobon, sur kiu li aldonis verŝtubon, tenilon kaj kovrilon por bakume modligi ĝin. La metio por fari ziŝaaĵon estas pli komplika ol fari aliajn cereamikaĵojn, el elekto de krudaĵo, kirlomiksigo de la argilo, batado al argilpeco por ĝia rondmodligo ĝis bakumo. Ekzemple, kiam oni batas la argilon en pecon, formiĝas poroj sur la batita argilpeco. Ju pli multe estiĝas poroj, des pli bone fariĝas la argilaĵo. Sinjoro Sun Dingpu diris, ke necesas ilaro kun pli ol 80 instrumentoj por fari bonan ziŝaaĵon.

"Majstroverko de ziŝao estas neriproĉebla. Homoj, kiuj kutime plezuras en ziŝa-arto scias, ke el bona ziŝapoto verŝiĝas teakvo pli aroma. Ziŝao estas minero kun proporcio da fero, bona poto povas ŝanĝi la akvo-erojn, kaj la akvo gustumeblas dolĉeta."

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto