Vizitu Forumon

La arto de ziŝao en Yixing

(GMT+08:00) 2011-06-28 17:35:16

"Zeno estas maniero de la vivo. Ekzemple zena frazo "plezuro en teo" esprimas ankaŭ la vivostato. Budho diras, ke homoj dumvive spertu 108 peripetiojn. Se en ĝuado de la ziŝao oni povus elliberiĝi el la vivoĝenaĵoj kaj trankvile vizaĝi la ŝanĝiĝema mondo, do oni estus feliĉaj."

Li montras kelkajn el la 108 potoj. La sesflanka poto farita el blua argilo kun la titolo "Malkaŝemo", kies verŝtubo, kovrilo kaj tenilo aspektas tute rektaj kaj malkaŝemaj; la poto titolita "lirla zen-ĉanto" tutkorpe gravuritaj kurbaj linioj kvazaŭ rivereto fluas al antikva templo. Krome li kreis 18-formajn potojn laŭ poezia imago el ĉinesko. Li gravuris la versojn el la poemo sur la potosurfacon. Ekzemple la poto sigelita per Siyuanzhu (ronda bambuo) el ĉinesko, tutkorpe aspektas kiel bambuo, kaj ankaŭ ĝiaj verŝtubo kaj la tenilo estas bambusimilaj. La sama sigelilo gravurita kaj sur la potfundo kaj sur la brika puer-teo estas kontrastige interesaj, vere akordiĝas kun la budhisma zen-frazo "plezuro en teo".

La alia forma poto kun la kultura teo estas gravuritaj en frazo: "Wuxi estas ĉarma loko" elmontras la spiriton de la urbo ĉe Taihu-lago, kaj la amon de artisto al la hejmoloko. Sun Dingpu diris:

"Mi ellernis multe el ziŝa-farado. Tio estas, ke ni devas esti bonkora kaj fari bonajn aferojn. Oni ne certigas sukceson en farado, sed oni devas fari ion, por si mem, por aliaj homoj, por la vivo, por la socio. Nun mi faras ion kun ideo, kun koncepto kaj kun kulturo, tio estas mia strebado. Pri la kultura teo, mi deziras diri, ke ĝi estas la afero bona al interŝanĝoj inter popoloj de ambaŭbordoj de Taiwan-markolo. Mia amiko diris, ke ziŝao apartenas ne nur al Ĉinio, aŭ al la landinterno aŭ al Taiwan, sed ankaŭ al la mondo. Se vi ŝatas teon, vi do povas posedi ziŝaon"

"Ekzistas en la mondo nura ziŝa-poto, ĝi nomiĝas Yixing." La deklamaj vortoj flagras inter la lampkestoj ĉe stratoj de Yixing. Yixing-ziŝao, pli aromigas teon, rakontas la historion kaj gustumigas la modernan vivon.


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto